
Ansbach estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas ĉefurbo de la distriktaro Meza Frankonio kaj de la distrikto Ansbach (al kiu ĝi ne apartenas). Krome Ansbach estas parto de la Metropola regiono Nurenbergo. Fine de decembro 2025 la urbo havis 40 554 loĝantojn sur areo de 99,91 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 406 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun distrikto Ansbach, Weidenbach, Lehrberg, Leutershausen, Herrieden, Burgoberbach, Lichtenau, Sachsen apud Ansbach kaj Petersaurach.
La urbo situas borde de la rivero Fränkische Rezat [FRENkiŝe REːzat] - signifo "Frankonia Rezat", do "rivero 'Rezat' en Frankonio".
Princlando
Ekde 1398 ĝis 1791 ekzistis la princlando Ansbach, ankaŭ nomata Brandenburg-Ansbach, regata de branĉo de la hohencolerna dinastio.
Famuloj
- Alberto de Ejbo
- Albreĥto (Prusio) - princo de la princlando Ansbach el la frankonia branĉo de la hohencolerna dinastio kaj ekde 1511 la lasta Alta Majstro de la Germana Ordeno en Prusio.
- Johano Cicerono, princ-elektisto de Brandenburgio
- Matthias Buchinger
Bildaro


