Andrew Taylor WEIR (16a de Junio, 1972) estas usona romanisto kaj iama komputprogramisto. Lia romano de 2011 nome The Martian estis adaptitaj en 2015 al filmo samnoma reĝisorita de Ridley Scott. Li ricevis la Premion John W. Campbell por la Plej Bonkvalita Nova Verkisto en 2016.
Biografio
Lia patro estis fizikisto kaj lia patrino estis elektroteknikisto. Li estis nur ok-jaraĝa kiam liaj gepatroj divorcis. Li tuj legis klasikan scienc-fikcion kiel verkoj de Arthur C. Clarke kaj Isaac Asimov. Estante 15-jaraĝa, li eklaboris kiel komputila programisto por Sandia National Laboratories.
Post mezlernejo, Weir studis informadikon en la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego, sed li ne gradiĝis. Li laboris kiel programisto por kelkaj programarkompanioj, kiel AOL, Palm, MobileIron, kaj Blizzard, kie li laboris por la videoludo Warcraft II: Tides of Darkness.
Verkado
Weir ekverkis scienc-fikcion estante dudekjarulo kaj publikigis verkojn en sia retejo dum jaroj. Li estis ankaŭ aŭtoro de humura reta bildostrion nome Casey and Andy en kiu aperas fikciaj versioj kiel "frenezaj sciencistoj" de si mem kaj de siaj amikoj (kiel verkisto Jennifer Brozek) el 2001 ĝis 2008; li por mallonge laboris ankaŭ por alia bildostrio nome Cheshire Crossing kunigante Alice in Wonderland, Peter Pan, The Wizard of Oz kaj Mary Poppins. La atento kiun li akiris je tio estis konsiderita helpilo por lanĉi sian verkistan karieron, post la malsukceso publikigi sian unuan romanklopodon nome Theft of Pride. La unua verko kiu atingis gravan atenton estis "The Egg" (La ovo), historieto kiu estis adaptita al nombraj jutubaj filmetoj, nome unuakta teatraĵo, kiu estas ankaŭ la koncepto de Everybody, la tria albumo de la usona repisto Logic.
Li verkis siaj unuan publikigitan romanon, The Martian (La marsano) plej science akurata, farinta etendan esploron pri orbita mekaniko, kondiĉoj sur la planedo Marso, historio de homporta kosmoŝiparo, kaj botaniko. Ĝi estis adaptita al filmo en kiu stelulis Matt Damon kaj Jessica Chastain, kiu estis publikigita en 2015.
Verkoj
La retejo de Weir listigas liajn verkojn, kun senpagaj versioj de multaj el liaj rakontoj.
Romanoj
- Theft of Pride (reta versio 2000)
- The Martian (reta versio 2011; Random House 2014) (ISBN 978-0804139021)
- Artemis (Random House 2017) (ISBN 978-0553448122)
- Project Hail Mary (Random House 2021) (ISBN 978-0593135204)
Seriaj noveloj kaj aliaj historioj
- Detectives (1986)
- Bonnie MacKenzie: The Life Story of a Mermaid
- Moriarty (Holmesa
- The Romana Chronicles/The Xoloans (Doctor Who
Rakontoj
- Principles of Uncertainty (kolekto kiu inkludas la jenajn rakontojn:
- "Access"
- "Annie's Day"
- "Antihypoxiant"
- "Meeting Sarah"
- "The Midtown Butcher"
- "The Chef"
- "The Egg"
- "The Real Deal"
- "Yuri Gagarin Saves the Galaxy"
- "Bored World"
- "Twarrior"
- "Rat"
- Lacero, antaŭaĵo de Ready Player One (Ernest Cline, eld.), Subterranean Press 2016
- Diary of an AssCan (2015), antaŭaĵo de "The Martian"
Bildoliteraturo
- Casey and Andy (2001-2008)
- Cheshire Crossing (reta versio de 2006–2008 kun arto de Weir; Tapas reta versio de 2017–2019 kaj Random House 2019 kun arto de Sarah Andersen) (ISBN 978-0399582073)
Sonverkoj
- James Moriarty, Consulting Criminal (Audible Studios 2017)
- The Egg and Other Stories (Audible Studios 2017)
Fontoverkoj
- GURPS Casey and Andy (aro de Weir; verkita de David Morgan-Mar baze sur reta bildoliteraturo de Weir; Steve Jackson Games 2005)
Aliaj verkoj
- Der Mars Survival Guide, intervjuo kun Andy Weir, publikigita kiel broŝuro
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Original site with the Creative Works of Andy Weir
- Science & Film interview with Andy Weir about The Martian
