factograf
EO

Ammoperdix

Ammoperdix

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoAmmoperdix
taksonomia rangogenro

Ammoperdix estas malgranda genro de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj. Ĝi enhavas nur du similajn speciojn:

La Mezorienta perdriko loĝas en Mezoriento kaj tra sudokcidenta Azio, dum la Sabloperdriko en Egiptio kaj Mezoriento. Ambaŭ estas specio de loĝantaj birdoj en sekaj, malfermaj, ofte montetecaj areoj.

Ambaŭ perdrikoj en tiu genro estas 22-25 cm longaj, fortikaj birdoj. Ili estas ĉefe sablobrunaj, kun ondecaj blankabrunaj strioj en flankoj. La maskloj havas distingobildajn grizajn kapojn, sed inoj estas tre eluzitaj versioj kompare, kaj tiu manko de distinga kapobildo malfaciligas distingi sian specion.

Kaze de ĝenado, la perdrikoj Ammoperdix preferas kuri anstataŭ ekflugi, sed se necese ili ekflugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj.

Referencoj

  • Pheasants, Partridges and Grouse de Madge kaj McGowan, ISBN 0-7136-3966-0

Read next

In 30 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article