factograf
EO

eksa ĉefurbo de Kazaĥio

Almato

Almato

Key facts

loĝantaro2 228 675
areo682km²
estasurbo, plej granda urbo, urbo de respublika signifo
landoKazaĥio
dato de fondo aŭ kreo1854
supermara alteco893m
estroDarĥan Satibaldi
troviĝas en administra unuoKazaĥio
oficiala lingvokazaĥa lingvo
honorigoOrdeno de Laborista Ruĝa Standardo
All data from the card 11
Lando
Kazaĥio
Provinco
Almato
Koordinatoj
43° 15′ 0″ N 76° 55′ 0″ O / 43.25000 °N, 76.91667 °O
Areo
324,8 km² (32 480 ha)
Loĝantaro
1 421 868 (2010)
Denseco
4 152 loĝ./km²
Estro
Aĥmetĵan Jesimov
Horzono
UTC+06:00
Poŝtkodo
050000–050063
Telefona antaŭkodo
+7 727
ISO 3166-2:RU
KZ-ALA

Almato (kazaĥe Алматы, Almaty, rusa formo Алма-Ата Alma-Ata) estas industria urbo, la plej granda en Kazaĥio, eksa ĉefurbo de la respubliko. Ĝi situas en sud-oriento de la lando. Almato estis fondita en 1854 kiel rusa fortikaĵo sur la loko de kazaĥa vilaĝo Almati. Ĝi enhavas proksime 1 420 000 loĝantojn (en 2010).

Ekde 1927 ĝi estis ĉefurbo de Kazaĥio, dekomence de Kazaĥia Soveta Respubliko, poste - de sendependa Kazaĥio, ĝis 1998. La nova ĉefurbo iĝis Astana (eksa Akmolinsk/Celinograd), kaj Almato nun neoficiale estas nomata “la suda ĉefurbo”. Ĝi restas tre grava komerca kaj kultura centro kaj estas konsiderata unu el la plej komfortaj urboj de eks-Sovetunio. Ĝi estas konata ankaŭ ekster Kazaĥio kiel tre verda urbo, kies multaj stratoj aspektas kiel verdaj tuneloj inter la grandaj arboj. El la urbo estas bela panoramo de la montoj, kiuj ĉenas sude de la urbo.

Nomo

Tuj post la fondiĝo la urbo (tiam nur fortikaĵo) estis nomata Vernij (Верный, “Fidela” en la rusa).

La nuna nomo de la urbo — Almati — estas tradicie misinterpretata kiel “Patro de pomoj”, kvankam tio estas nur laŭvorta traduko de la rusa versio de la nomo - Alma-Ata (ata signifas “patro” en la kazaĥa lingvo). Tamen Almaty vere devenas de la vorto alma “pomo”, do la nomo de la urbo havas rilaton al pomoj kaj povas esti tradukata kiel “Pomeca”, “Pomriĉa” aŭ simile.

Transporto

Satelita foto de Almato
Satelita foto de Almato
Rus-ortodoksa kirko
Rus-ortodoksa kirko
2 images

Almato interalie konektiĝas al la eŭropa ŝoseo 40 (), la plej longan eŭropan ŝoseon, havante 8 000 kilometrojn kaj konektante la urbon interalie al la Manika markolo de la Atlantika oceano en norda Francio.

En Almato estas uzata vasta reto de trolebusaj kaj busaj itineroj. La tramreto en Almato estis oficiale fermita la 31-an de oktobro 2015.

Nuntempe en Almato funkcias unu metrolinio (Linio "A") kun 11 stacioj, kun tuta longo de ĉirkaŭ 13,4 km, kiu kunligas la nordorienton kun la sudokcidento de la urbo (de "Rajimbek batir" ĝis "Baurĵan Momiŝuli"). Plivastigo estas planata, sed ĉiuj nunaj stacioj situas sur la sama linio.

Vidindaĵoj

La banloko Arasan estas la plej granda kaj plej bona kuracloko en Centra Azio. La komplekso okupas tutan areon en la centro de la urbo kaj estas kombinaĵo de rusa kaj turka arkitekturo.

Ĝemelurboj

Almato ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Konataj urbanoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Read next

In 137 languages

eoAfrikaansአማርኛaragonésالعربيةمصرىasturianuअवधीazərbaycancaتۆرکجهбашҡортсаBasa Baliбеларуская (тарашкевіца)беларускаябългарскиবাংলাབོད་ཡིགbrezhonegbosanskiбуряадcatalàнохчийнCebuanoکوردیqırımtatarcačeštinaчӑвашлаCymraegdanskDeutschΕλληνικάEnglishespañoleestieuskaraفارسیsuomifrançaisarpetanNordfriiskGaeilgeGagauzGàidhliggalegoעבריתहिन्दीhrvatskihornjoserbscemagyarհայերենinterlinguaBahasa IndonesiaInterlingueIlokanoIdoíslenskaitaliano日本語ქართულიQaraqalpaqshaқазақша한국어kurdîкомикыргызчаLatinaLadinoлаккулезгиLigurelietuviųlatviešuमगहीмокшеньMalagasyолык мариймакедонскиമലയാളംмонголमराठीкырык марыBahasa MelayuMaltiمازِرونیNederlandsnorsk nynorsknorskNovialDiné bizaadиронਪੰਜਾਬੀKapampanganPapiamentupolskiپنجابیپښتوportuguêsromânăрусскийсаха тылаᱥᱟᱱᱛᱟᱲᱤsardusicilianuScotssrpskohrvatski / српскохрватскиSimple Englishslovenčinaslovenščinashqipсрпски / srpskisvenskaKiswahiliślůnskiதமிழ்тоҷикӣไทยTürkmençeTagalogTürkçeтатарча / tatarçaтыва дылудмуртئۇيغۇرچە / Uyghurcheукраїнськаاردوoʻzbekcha / ўзбекчаvepsän kel’Tiếng ViệtWinaray吴语მარგალურიייִדישYorùbáⵜⴰⵎⴰⵣⵉⵖⵜ ⵜⴰⵏⴰⵡⴰⵢⵜ閩南語 / Bân-lâm-gí粵語中文

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article