Alibaba Cloud (ankaŭ konata kiel Aliyun (ĉine 阿里云, pinjine: Ālǐyún) estas firmao de nuba komputado, filio de Alibaba Group. Alibaba Cloud disponigas nubkomputikajn servojn al retaj entreprenoj kaj la propran retkomercan ekosistemon de Alibaba. Ĝiaj internaciaj operacioj estas registritaj kaj ĉefsidejitaj en Singapuro.
Alibaba Cloud ofertas nubservojn kiuj estas haveblaj laŭ pago-bazo, kaj inkluzivas elastan komputadon, datumstokadon, rilatajn datumbazojn, grandan datumaran prilaboradon, DDoS-protekton kaj enhav-liveran reton (CDN).
Ĝi estas la plej granda kompanio pri nuba komputado en Ĉinio kaj en Azio-Pacifiko laŭ Gartner. Alibaba Cloud funkciigas datumcentrojn en 24 regionoj kaj 74 haveblecaj zonoj tra la mondo. Ekde junio 2017, Alibaba Cloud estas metita en la sektoron de la Viziuloj de Magic Quadrant de Gartner por nuba infrastrukturo kiel servo, tutmonde.