factograf
EO
Sign in

usona radio-programisto kaj konspirteoriulo

Alex Jones

Alex Jones

Key facts

naskiĝdato1974-Februaro-11
okuporadio-prezentisto, filmproduktoro, verkisto
naskiĝlokoDallas
partioRespublikana Partio
verkoInfoWars

Alexander Emerick JONES (naskiĝis la 11-an de februaro 1974) estas Usona radia gastiganto kaj filmisto kiu estas plej konata pro lia antaŭenigo de konspiraj teorioj, ekzemple pri la amaspafado en la bazlernejo Sandy Hook, kiam li asertis, ke la gepatroj kaj infanoj estas "pagitaj krizaj aktoroj." La gepatroj de mortigitaj infanoj suferis ekde tiam konstantan ĉikanadon de la sekvantoj de Jones kaj li nun alfrontas plurajn kalumniajn procesojn.

Laŭ New York Times lia disvastigado de konspirteorioj ĉefe servas por vendi dietajn suplementojn, kiuj promesas ekzemple "restaŭri la virecon." Tiel li jare enspezas ĉirkaŭ 20 milionojn da usonaj dolaroj.

Read next

In 43 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article