factograf
EO
Sign in

komunumo de Italio

Alcamo

Alcamo
All data from the card 17
Ŝtato
Italio
Regiono
Sicilio
Provinco
TP Trapanio
Geografia situo
37° 58′ N, 12° 58′ O 37.96666666666712.966666666667
Supermara alteco
256 m
Areo
130 km²
Loĝantaro
44 569 (2023)
Loĝdenso
341 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj
Balestrate (PA), Calatafimi-Segesta, Camporeale (PA), Castellammare del Golfo, Monreale (PA), Partinico (PA)
Patrono
Madonna dei miracoli
Festa tago
21-a de junio
Nomo de loĝantoj
alcamesi
Poŝtkodo
91011
Imposta kodo
A176
Kodo laŭ ISTAT
081001
Telefona prefikso
0924
Retpaĝo
Oficiala retejo

Alcamo estas komunumo en la Provinco Trapanio en Italio. Ĝi estas parto de la regiono Sicilio.

Situo kaj datoj

La urbo situas ĉirkaŭ 50 km oriente de Trapani kaj ĉirkaŭ 66 km sudokcidente de Palermo. und 66 km südwestlich von Palermo. Laŭ la statistikoj de la ISTAT je la 31a de decembro 2007 en Alcamo vivis 45.763 loĝantoj sur areo de 130 km². Alcamo situas ĉe la strato SS113 de Palermo al Trapani. Ankaŭ ekzistas aliro al la aŭtoŝoseo A29. Granda parto de la loĝantaro vivas de la agrikulturo, de la vinindustrio kaj la kultivado de Travertino.

La najbaraj komunumoj estas Balestrate, Calatafimi-Segesta, Camporeale, Castellammare del Golfo, Monreale kaj Partinico.

Historio

En la jaro 1340 konstruiĝis la kastelo Alcamo de la familio Ventimiglia. Ekde tiu momento evoluis la urbo. Antaŭe en la sama loko estis stacio de la strato inter Palermo kaj Sirakuzo, kiu estis de araba origino.

Vidindaĵoj

La kastelo en Alcamo
La kastelo en Alcamo
  • Preĝejo San Francesco d’Assisi: konstruiĝis en 1348.
  • Preĝejo San Tommaso de la 15a jarcento.
  • Preĝejo Maria Santissima Assunta: la konstruaĵo originiale estas de la 14a jarcento.
  • Preĝejo S. Chiara
  • Preĝejo Sant’Oliva am Piazza Ciullo d'Alcamo, la centra parto de la urbo.
  • Kastelo de Alcamo.
  • Proksima Kastelo de Kalatubo

Vinkultivado ĉe Alcamo

Alcamo estas konata pro la vinoj, kiujn oni tie kultivas, partikulare pro la Bianco d'Alcamo.

Gravaj personoj

La poeto Ciullo d’Alcamo naskiĝis en la urbo. Inter 1231 kaj 1250 li skribis la poemon Rosa fresca aulentissima, kiu estas unu de la unuaj literaturaĵoj en la popola itala lingvo

Eksteraj ligiloj

  • Retpaĝo de la urbo Alcamo Arkivigite je 2012-09-11 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
  • urbodomo (itale)

Read next

In 60 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article