factograf
EO

komunumo de Svislando

Agno TI

Agno TI

Key facts

loĝantaro4 480
areo2,5km²
estaskomunumo en Svislando
landoSvislando
supermara alteco280m
troviĝas en administra unuoAgno
La mallongigo TI en Agno TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Agno.

Agno estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4050 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Agno situas ĉe la alfluo de la rivero Vedeggio al la okcidenta brako de la Lago de Lugano, du kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Agno, Cassate, Mondonico kaj Serocca.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,49 km², de kiuj 20,1% estas kovritaj de arbaro, 22,1% servas por agrikulturo kaj 55,0% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Agno limas en nordo al Bioggio, en oriento al Muzzano, en sudo al Magliaso, en sudsudokcidento al Neggio, kaj en okcidento al Vernate.

Trafiko

Tra Agno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 399 de Lugano al Ponte Tresa kaj la kantona ĉefvojo 398 de Ponte Tresa al Manno, kie ĝi kuniĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 2 al la montopasejo Monte Ceneri. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas 2 kilometrojn oriente de la komunumo en Muzzano. En Agno situas la internacia Flughaveno de Lugano. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la trama etŝpura fervojo de Lugano al Ponte Tresa, kaj per la liniŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio

La unua dokumenta mencio de Agno datiĝas el la jaro 818 Anium. La merkatoloko supozeble estis centro de romia kantono. Dum mezepoko la episkopo de Milano posedis fiŝkaptan rajton en Agno, kiun poste akiris la episkopo de Como kaj kiu tiam fariĝis privata havaĵo kaj en la jaro 1843 surbaze de kantona verdikto estis nuligita. En la dua duono de la 20-a jarcento Agno kiel la tuta regiono forte ekkreskis. Ekde la jaro 1980 ekde la flugplaco Agno ekzistis liniflugoj. En la jaro 1996 la aerodromo ricevis la flughavenan permeson kaj estis transformita al internacia flughaveno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Oficiala retejo de la komunumo Agno
  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Agno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

Bildoj

Stacidomo de Agno
Stacidomo de Agno
Flughaveno de Lugano
Flughaveno de Lugano
2 images


Read next

In 31 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article