"Unu" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 1.
Unu aŭ 1 estas la natura nombro, kiu en la kreskanta ordo de nombraj valoroj de entjeroj sekvas la nombron nulo kaj antaŭas la nombron 2. Ĝi estas la unua (plej malgranda) en la vico de naturaj nombroj 1, 2, 3, 4... (Tamen ekzistas alternativa tradicio, laŭ kiu ankaŭ nulo estas natura nombro, kaj tiam la nombro 1 estas dua laŭvice kaj due plej malgranda inter la naturaj nombroj 0, 1, 2, 3, 4...)
La nombro 1 de la dekuma sistemo en aliaj nombrosistemojn havas la formojn:
- en la duuma sistemo: 1
- en la deksesuma sistemo: 1
Fakte, 1 estas la sola pozitiva entjero, kies prezentaĵo estas unu sama en ĉiuj poziciaj nombrosistemoj.
En matematiko
- 1 estas nek primo, nek komponita nombro.
- 1 estas nombro de Fibonaĉi.
Por ĉiu nombro x:
(1 estas neŭtra elemento por la multipliko)
(vidu ĉe divido)
,
kaj
(vidu ĉe potenco).
Pri la nombro 1
- La atomnumero de hidrogeno.
- Estas 1 suno en nia sunsistemo.
- La substantivo derivita de unu estas unuo.
- En brazila folkloro la numero unu rilatas al struto.