factograf
EO

ĝenerala domajno de plej alta nivelo

.org

.org

.org estas ĝenerala domajno de plej alta nivelo. Ĝi estis unu el unuaj domajnoj de plej alta nivelo, originale destinita por neprofitcelaj organizaĵoj ne respondantaj al la kriterioj de aliaj domajnoj. Nun ĝi estas uzata sen limigoj kaj ege disvastiĝis en la moderna Interreto. Ankaŭ Vikipedio uzas ĉi tiun domajnon.

Ĝi estis kreita la 1-an de januaro de la 1985-a jaro laŭdecide de ICANN. Ekde la 2003-a jaro la domajnon administras Public Interest Registry.

La ĉefa WHOIS-servilo por ĉi domajno estas whois.pir.org.

Eksteraj ligiloj

  • La retejo de Public Interest Registry(angle)
  • WHOIS-informoj pri la domajno.org en la retejo de IANA Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine(angle)

Read next

In 59 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article