factograf
EO

Ĉajoto

Ĉajoto

Key facts

estastaksono
taksonomia nomoSicyos edulis
taksonomia rangospecio
Sekciita frukto
Sekciita frukto

Ĉajoto aŭ Kajoto (Sechium edule) estas sudamerika verda aŭ blanka frukto de planto el la familio de kukurbacoj. Ĝi estas piroforma kun faldetoj.

Ĝi unue troviĝis en Jamajko, kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de Ameriko, ekzemple Meksiko, kaj de tie al la mondo.

La planto havas grandajn foliojn super la frukto.

Deveno de la vorto

La vorto «ĉajoto» devenas de la hispana chayote, kiu devenas de la Naŭatla chayotli, kion oni uzas por nomi la frukton.

La hispanan vorton chinchayote oni uzas por nomi la kreskaĵon.

Enhavo

100 g da freŝa produkto:

Ora
akvo ĉ. 80 %
Karbonhidrato 7,7 %
Proteino 0,9 %
Graso 0,25
Fibro 0,4 %
Vitamino A 650 mg
Vitamino E 2,2 mg

krome kalio, vitaminoj C kaj B6, folia acido, kupro, magnezio kaj fero.

Kultivado

Ĝi estas kultivata en meza kaj suda Ameriko. En Eŭropo ĝi estas kultivata en la sudo.

Read next

In 71 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article