Wikipedia language
Sanktakruca Provinco (pole Województwo świętokrzyskie) aŭ mallonge Sanktakrucio estas provinco (aŭ historie vojevodio) de Pollando. Ĝi situas en sudorienta parto de la lando. Ĉefurbo de la provinco estas Kielce.
La tuta historia vojevodio Sanktakrucio post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito.
Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article