factograf
EO

speciala labor-okupo fondita sur faka eduka trejnado por perlabori vivtenon; alvokiĝo

Profesio

Profesio estas speciala labor-okupo en socio, farata de profesiulo.

Difino

Laŭ pli mallarĝa difino profesio ofte aludas specife al kampoj, kiuj bezonas egan studon kaj mastrecon de speciala scio, kiel juro, medicino, flegado, klerikaro aŭ inĝeniero. Tiel, profesio emfazas mensan lertecon anstataŭ la fizikan. Tamen pli ĝenerale, profesio malsimilas ŝatokupon; profesio estas vivtena laboro, pro kiu oni estas pagata, sed ŝatokupo ĝenerale estas nepagata sufiĉe por esti vivtenpova. Se oni troe engaĝiĝas en sia profesio, oni povas eksenti ĉe si simptomojn de profesia deformo – subkonscia transprenado de pensmaniero de sia profesio ankaŭ en sia eksterprofesia vivo.

Ekzemploj de profesioj

Eksteraj ligiloj

  • Profesioj, funkcioj kaj rangoj - ĉe Worsten -- en STEB

Read next

In 97 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article