
La Pera Muzeo (turke Pera Müzesi) estas arta muzeo en la kvartalo Tepebaşı de la distrikto Beyoğlu (Pera) en Istanbulo, Turkio, ĉe Meşrutiyet Avenue No. 65 (apude al la İstiklal Avenuo kaj tre proksime al la Placo Taksim.) Ĝi havas partikularan fokuson al orientismo en arto de la 19a jarcento.
Historio
La Pera Muzeo estis fondita de la Fondaĵo Suna kaj İnan Kıraç en 2005. La muzeo havas sidejon en la historia konstruaĵo de la iama Bristol Hotelo, kiu estis desegnita de la arkitekto Achille Manoussos kaj konstruita en 1893. Ĝi estis plinovigita inter 2003 kaj 2005 de la arkitekto Sinan Genim, kiu konservis la fasadon de la konstruaĵo kaj transformis la internon en moderna kaj tute ekipita muzeo.
Galerio












Literaturo
- Pera Museum (eld.). Portraits from the Empire. Pera Museum Publications, 2005. 155 p. ISBN 975 9123 -02 - 9
- Pera Museum (eld.). Young Expansion. Pera Museum Publications, 2005. 163 p. ISBN 975 9123 -00-2
Eksteraj ligiloj
- Pera Muzeo Arkivigite je 2016-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Pera Muzeo ĉe Google Art Project
