HALNÁGYI István (halma:dji) estis hungara departementestro, taglibristo naskita en Szilágysomlyó en 1719 kaj mortinta en Kilyén la 1-an de majo 1785.
Biografio
István Halmágyi studis en la reformita kolegio de Koloĵvaro kaj post studvojaĝo eksterlanda li iĝis gubernia oficisto en Transilvanio: sekretario, reĝa juĝisto, ĉefreĝa juĝisto de Marosszék, fine ĉefprefekto de departemento Háromszék. Lia unua taglibro priskribas la eksterlandan vojaĝon, kaj siajn studojn en Göttingen (1752–53), la alia en hungara lingvo pri la jaroj de 1762 ĝis 1769.
Taglibro
- H. I. naplói 1752–53, 1762–69, és Iratai (Publikis: Lajos Szádeczky, Bp., 1906).