factograf
EO

Porknabaj mangao kaj animeo

Porknabaj mangao kaj animeo

Porknaba mangao (japane: 少年向け漫画 [ŝōnen muke manga]; hepburne: shōnen muke manga aŭ shounen muke manga, ofte: 少年漫画 [ŝōnen manga]; hepburne: shōnen manga aŭ shounen manga) estas mangao ĉefe celanta por knaboj.
Porknaba animeo (少年向けアニメ [ŝōnen muke anime]; hepburne: shōnen muke anime aŭ shounen muke anime, 少年アニメ [ŝōnen anime]; hepburne: shōnen anime aŭ shounen anime) estas animeo ĉefe celanta por knaboj.

Ŝōnen (少年 [ŝōnen], hepburne: shōnen aŭ shounen, laŭvorte: knabo aŭ junulo) estas porknaba mangao, animeo aŭ mangailustrita romano. La vorto "ŝōnen" estas uzata principe en eŭropaj lingvoj kaj povas esti komprenata kiel ĝenron de mangao kaj animeo laŭ sekso kaj aĝo de celanta legantaro/spektantaro.

Ŝōnen estas kreata tiel, ke ĝuste knaboj ŝatu ĝin, kaj porknabaj mangaoj kaj mangailustritaj romanoj estas publikigataj en porknabaj manga-gazetoj. Aparte, porknabaj mangaoj kaj animeoj estas karakterizataj per aventuro, batalo- kaj perforto-scenoj, virseksa ĉefrolulo kaj per emfazo de amikeco inter knaboj aŭ viroj. Tamen malgraŭ tio ŝonen estas populara ankaŭ inter knabinoj, virinoj kaj viroj.

Porknabaj manga-gazetoj

Preskaŭ ĉiam titoloj de porknabaj mangazionoj havas vorton "shōnen".

Vidu ankaŭ

Read next

In 58 languages

Text from Wikipedia, CC BY-SA 4.0 · Source article